La 10an de aprilo okazis la 60a Dimanĉa Kunveno (DK) de IKEF kun pli ol 40 partoprenantoj. La temoj:
1) Pri projekto IKEF-Turismo;
2) 2) Pri aktualaj laboroj de IKEF.
Nun IKEF starigas la projekton “IKEF-Turismo”. La sekretariejo de IKEF prilaboras turisman projekton kaj enkadre de la projekto IKEF planas organizi ekskursojn al Turkio, Tajlando, Vjetnamio kaj Arabaj Emirlandoj. La programoj (itineroj) de la ekskursoj jam estas prilaboritaj kaj ĝuste nun la sekretariejo prilaboras kun koncernaj turismaj agentejoj pri vojaĝ-prezoj. IKEF anoncos la ekskursojn al publiko post definitivigo de la detaloj.
Rilate al la dua temo, pri aktualaj laboroj de IKEF, la partoprenantoj starigis komentojn, proponojn kaj demandojn je distanca kurso pri internacia komerco, la regula bulteno de IKEF “La Merkato” kaj plibonigo de la retejo de IKEF.
Ni invitas ĉiujn kunlabori sur supre menciitaj kampoj.
IKEF-Estraro