Bretona prelegvojaĝo en Francio

Karaj IKEFanoj,

Hieraŭ mi revenis hejmen post monata prelegvojaĝo tra la bretonia regiono en Francio. Dume mia retpoŝto ĉe hotmail povis ricevi, sed ne povis sendi mian mesaĝon kaŭze de alilanda vizito...Pro tio mi ne povis raporti kaj respondi al miaj partneroj kaj vi ĉiuj. Pardonon!

Mia prelegvojaĝo estas sukcesa kaj persone konatiĝis kun tri Esp-entreprenistoj Philippe Berizzi(Lingua Force), Jean-Claude Dubois(www.kiomda.fr) kaj Olivier Clanchin(Triballat Sojasun). Laŭ okazo mi prelegis dufoje pri komerco internacia per Esperanto, kaj vizitis komercajn ĉambrojn pere de lokaj esperantistoj. Pri iuj detaloj mi alifoje rakontos al vi. Jen estas fotoj rilate al Philippe Berizzi(Lingua Force), Jean-Claude Dubois(www.kiomda.fr), du elstaraj esperantistoj:

Alia demando: kiuj IKEFanoj jam aliĝis al 9a Azia Kongreso de Eo okaze en Dagan, Vjetnamio? Urĝe kontaktu kun mi/IKEF, mi petas.


Raportas Chielismo WANG Tianyi




Recent Posts

See All

Dank al viaj simpatioj pro Wuhan...

Ĉiuj IKEFanoj, Nome de IKEF, mi refoje donas la korajn dankojn al samideanaj simpatioj de tutmondaj IKEF-anoj okaze de la Korona viruso en Wuhan, Ĉinio! Ankaŭ kredu la ĉinan potencon kontraŭ la Korona

©2017 - 2020 IKEF: Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio

administrejo por retpaĝaro | 222-2 Iwataki-cho, Kyoto Shimogyo-ku, Kyoto 6008115 Japanio | Tel +81-757467661