La 2a KK ĉe Changzhou en Novembro!!



​Estimataj kaj karaj ĉiuj landfilioj, individuaj membroj kaj senkotizaj retmembroj de IKEF,

Antaŭ la 103a UK en Lisbono mi ricevis oficialan anoncon de prezidanto Vivo Z.C.S., ke la 2a komuna konferenco(KK) de IKEF okazos dum la 2a, 3a kaj 4a de Nov. 2018 en la urbo Changzhou(Ĉanĝuo) okcidente apud Shanghai.

La ĉefa programo:

la 2an de Nov. aliĝi, hoteliĝi kaj amuzkonatiĝi en la konferenca hotelo Huiman (sube vidiĝas ĝia foto).

la 3an de Nov. malfermi, raporti kaj oferti siajn varojn kaj projektojn en la konferecejo, kaj vespere komunan bankedon.

la 4an de Nov. antaŭtagmeze subskribi komercan kunlaboraĵon kaj deklari gastiganton de la 3an KK., kaj posttagmeze viziti elstaran fabrikon de nov-energia veturilo,konata en Ĉinio.

la 5an de Nov. kune veturos al la Unua China Importa Foiro en Shanghai.

La totala kotizo: 100usd por 3 tagaj manĝoj kaj du tranoktoj dulit-ĉambraj en la konferenca hotelo Huiman 4-stela.

Komento: la 2a KK okazos kune kun la Jarkunvenoj de IKEF-CN kaj IFEF-CN(ĉina fervojista E-asocio). Ĉiuj estas bonvenaj!

WANG Tianyi Chielismo


37 views2 comments

Recent Posts

See All

Dank al viaj simpatioj pro Wuhan...

Ĉiuj IKEFanoj, Nome de IKEF, mi refoje donas la korajn dankojn al samideanaj simpatioj de tutmondaj IKEF-anoj okaze de la Korona viruso en Wuhan, Ĉinio! Ankaŭ kredu la ĉinan potencon kontraŭ la Korona

©2017 - 2020 IKEF: Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio

administrejo por retpaĝaro | 222-2 Iwataki-cho, Kyoto Shimogyo-ku, Kyoto 6008115 Japanio | Tel +81-757467661