top of page

IKEF provas aperigi sin en la 2a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio




Kontaktis IKEF-JP oficejon de JEI, Japana Esperanto- Instituto ĉu IKEF eblos okazigi fakan kunsidon, kaj malfermi la budon dum la kongreso en Nara.

Fakte la 2a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio estos la 105-a Japana Esperanto-Kongreso, kaj la 50-a Korea Kongeso de Esperanto.

En tiu bona okazo ni IKEF malkovros nian agadon, speciale agadon en Ĉinio, Koreio kaj aliaj aziaj landoj. Mi, Yas; nome de IKEF, kontaktis oficejon de JEI( per telefono) kaj demandis detalojn kaj kondiĉojn por okazigi fakan kunsidon kaj budon. Ankoraŭ ne estas malfermita la akcepton de ceteraj agadoj, do ni atendos sekvontan informon de JEI.

Notu karaj membroj en Azio, speciale Korea, Ĉina kaj Japana membroj armenaŭ la daton kaj la lokon!

Dato: la 12-a, 13-a, 14-a de oktobro 2018

Kongresejo: Kultura Domo de Gubernio Nara (Nara-ken Bunka Kaikan)

Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto (JEI) Korea Esperanto-Asocio (KEA) Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG)

Ĉefaj programeroj (provizoraj) – La 12-a de oktobro (vendrede): atm Vizito al Memoraĵa Domo de La Nara Virina Universitato, en kiu studis HASEGAŬA Teru, plumnome Verda Majo ptm: Akceptado, Fakkunsidoj vespere: Prezentado kaj amika vespero – La 13-a de oktobro (sabate): Inaŭguro, Publikaj prelegoj, Fakkunsidoj, Bankedo – La 14-a de oktobro (dimanĉe): Frumatena promenado en Nara-Parko por viziti mondajn heredaĵojn, Fakkunsidoj, Ferma ceremonio


http://www.jei.or.jp/evento/2018/komuna/eo.htm




36 views0 comments

Recent Posts

See All

Dank al viaj simpatioj pro Wuhan...

Ĉiuj IKEFanoj, Nome de IKEF, mi refoje donas la korajn dankojn al samideanaj simpatioj de tutmondaj IKEF-anoj okaze de la Korona viruso en Wuhan, Ĉinio! Ankaŭ kredu la ĉinan potencon kontraŭ la Korona

bottom of page