top of page

La Merkato

Nia kara revuo La Merkato havas sian gloran historion. Ĝi estis eldonita de 1984 ĝis 2011 kun 100 numeroj. Multaj pioniroj, inkluzive de nia honora prezidanto Roland Rotsaert kaj prezidanto Chielismo Wang Tianyi faris grandajn kontribuojn al ĝia kresko. Lastatempe okazis diskutado inter estraranoj de IKEF pri reaperigo de La Merkato. Prezidanto Chielismo Wang Tianyi proponis al mi preni la taskon. Aliaj estraranoj subtenis la proponon. Tial mi kun honoro akceptis la taskon. Dank'al la grandaj subtenoj kaj kontribuoj de niaj karaj IKEF-anoj, nun la 101a numero de La Merkato finfine renaskiĝis!

bottom of page