top of page

Prezento

Prezento

La Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) laŭ sia statuto celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Ĝi provas atingi tiun ĉi celon per jenaj agadoj:
La Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) laŭ sia statuto celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Ĝi provas atingi tiun ĉi celon per jenaj agadoj:
  • helpi membrojn kiuj uzas Esperanton en siaj komercaj rilatoj, ekzemple faciligante reciprokajn interŝanĝojn de informoj
  • eldoni ĝisdatigitajn fakajn terminarojn
  • ebligi renkontiĝojn de membroj, organizi studseminariojn kaj aliajn eventojn
  • eldoni fakan revuon aŭ bultenon kaj subteni tiuspecajn eldonadojn
  • aperigi fakajn artikolojn en la Esperanta gazetaro
  • retlisto Komerco por esperanto-parolantaj komercistoj: rapida ilo por internacie kontakti komercistojn kaj profesiulojn el plej diversaj fakoj

Membriĝi

Membliĝi!

legi la statuton

Historio de IKEF

Origino kaj ĝisnuna historio de IKEF La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo estis fondita en 1985 laŭ iniciato de s-roj Franz Josef Braun (Germanio) kaj Lawrence Mee (brito loĝanta tiam en Roterdamo, Nederlando).
IKEF havis antaŭulon. Temis pri Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI), kies estraranoj, F.L.M. Wensing (Nederlando), Erik Carlen (Svedio) kaj Bruno Vogelmann (Germanio) agadis en la 60aj kaj 70aj jaroj.S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo en la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee en 1984 ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la interesitajn homojn tiucele. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitaro de UEA. La opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj en 67 landoj, kaj ĝi invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom multnombraj ke, por grupe respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua Laŭokaza Novaĵletero de IKEF (antaŭulo de La Merkato).Unua laborkunsido okazis en Brugge, Belgio, la 19an de aprilo 1985, kun s-roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la 70a Universala Kongreso en Augsburg, Germanio, je la 6a de aŭgusto 1985, kun 30 partoprenantoj.Dekomence la membraro de IKEF sufiĉe rapide kreskis. Ok jarojn post la fondo ĝi trapasis la membronombron 100. Sekve de tio UEA akceptis IKEF dum la 79a UK en Seulo kiel aliĝintan fakan asocion. En 2000 la nombro de membroj estas proksimume 150.

tra la mondon...

En tiu paĝaro ankaŭ estas paĝo por aĉetado. Art vendejo, kaj multaj varolaĵoj el diversaj landoj tra la mondon...

Agadoj de IKEF

Estis eldonitaj i.a. Komerca Terminaro (Esperantigo de la terminaro Key Words of international trade de la Internacia Komerca Ĉambro), Ekofomo (Esperantigo de la EU-terminaro Economie, Finance, Monnaie), Sindikata Terminaro (Esperantigo de la Glossaire des syndicats et du mouvement du travail de EU), katalogo pri varoj produktitaj en la franca regiono Meuse; leksikono por turistoj.En 1998 la Ĝenerala Kunveno aprobis la Laborplanon 1998-2000 kun projektoj realigotaj ĝis la jaro 2000.
15 jarojn post la fondo IKEF kaj ĝiaj membroj okupiĝas pri 
 
  • daŭra regula eldono de nia interkomunikilo La Merkato kvarfoje jare (la 60a numero aperis en aprilo 1998)
  • helpo kaj instigo al negoco inter Esperanto-parolantaj komercistoj (sed IKEF mem ne negocas, nur peras)
  • reklamanoncoj de entreprenoj, ĉefe en Monato
  • fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj, ĉefe en Monato
  • lekciado kaj instruado pri ekonomiaj temoj
  • aranĝo de simpozioj kaj seminarioj
  • tradukservo por entreprenoj esperantaj kaj ne-esperantaj (ITRE - Internacia TradukReto pere de Esperanto, Daniel DURAND, Les Nids, F-49190 SINT-AUBIN-DE-LUIGNE, Francio, +33 [0] 241 7847 75;
    dan.cdm@wanadoo.fr
  • interretaj kontaktoj inter la membroj tra la Forumo (aliloke je ĉi tiuj retpaĝoj) kaj tra diskutlisto Komerco
bottom of page