Dankon pro viaj kontribuaj laboroj al la 4a Komuna Konferenco!
Per Zoom en Reto
La 4a komuna konferenco(KK) de IKEF okazis en la 26a kaj la 27a de Dec. 2020 en la reta mondo per Zoom.
Temo: Kontaktu Ni reciproke bone kontraŭ mondsufero!
Resuma parolo de la 4a komuna konferenco
Karaj ĉiuj landfilioj kaj partoprenantoj
Antaŭ la fermo de la 4a komuna konferenco de IKEF mi faras al vi la resuman parolon nome de la prezidanto de IKEF.
Unue, la konferencon dum la du tagoj partoprenis apenaŭ cent ĉeestantoj el 13 landoj tra la mondo. Tiom da ĉeestantoj jam supermultas nian antaŭkalkulon por nia jarkunveno.
Due, la programo kaj prezento estas pli bonaj ol ke ni atendas danke al aktivo de partoprenantoj precipe multaj junuloj de ĉina Esperanto-komerca kurso nome de IKEF.
Trie, ni lernis multe de ĉi tiu konferenco virtuala kaj unuafoja per retovidea programo Zoom. Tio donas al ni novan akcelon por organizi internaciajn aranĝojn kadre de IKEF. Mi mem jam komencas cerbumi, ĉu ni povos organizi unu virtualan Foiron de monda ekonomiokomerca rondo de Esperanto kadre de IKEF? Mi atendas viajn proponojn.
Kvare, dum la dutaga konferenco la estraro efike kunsidis kaj diskutis pri la venonta laborplano kaj nova filiopeto. Resume estas jenaj:
1, fari regulajn aktivojn per retovidea programo Zoom, kiujn ni nomas DK(dimanĉa kunveno), SK(sezona kunveno) kaj KK(jarkunveno/komuna konferenco de IKEF). Krom tiaj DK, SK kaj KK, landaj filioj ankaŭ aranĝos siajn aktivojn laŭ sia nacia kondiĉo kadre de IKEF.
2, akcepti novan filiopeton el Bulgario(Aleksandro Zahariev) kaj Brazilo(Fabricio Valle), kaj komence de 2021 IKEF aranĝos oficialan proceduron por ilia filiopeto.
Fine, mi deklaras, ke la 4a komuna konferenco fermas je la plena sukceso danke al viaj partoprenoj. Kaj mi atendas nian renkontiĝon ĝis la venonta jarkunveno la 5a komuna konferenco en fino de la jaro 2021!
Prezidanto Ĉielismo Wang Tianyi