top of page

Rezoluciocio de la 3a KK (tre lasta novaĵo)

Updated: Aug 21, 2019



Rezolucio de la 3a Komuna Konferenco de IKEF

(Aprobita de ĉiuj partoprenantoj en la 16a de Aŭgusto 2019)


La 3a Komuna konferenco de IKEF okazis dum la 13a-16a de Aŭgusto 2019 en Ulanbatoro, Mongolio, kaj ĝin partoprenis la 52 delegitoj el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Kanado, Koreio, Mongolio, Nederlando kaj Rusio, kaj notinda estis ĉeesto de honora s-ro Oyunbaatar; eks-vicĉefministro de Mongolio, ĉe la malferma kunsid-bankedo.

Krom tradiciaj programeroj la partoprenantoj ĝuis naturon kaj historion de Mongolio kvar tagojn, kaj estraranoj diskutis pri la ŝanĝo de administrantaj laboroj kaj venontaj strategioj. Jen la rezultoj:

1. Akceptis la difinon de la konferenc-daton por la 4a KK en Kioto, Japanio; estu 14a - 17a de Septembro, 2020. Detaloj publikitaj estos laŭvice sur la retpapaĝaro de IKEF.

2. Akceptis la kanditatigon de IKEF-Uzbekio ke ni kunsidu en la 5a Komuna Konferenco ĉe Taŝkento 2021. Pro ke oni bone konu la eblecon por bona organizado estraro klopodu analizi pli precize dum 1 jaro.

3. Akceptis IKEF-Iranon kiel oficialan landfilion laŭ sia deziro.

4. Akceptis S-ron Enkhee Chimedtseren, Mongolio, estu nova administranto kiel Vic.ĝenerala Sekretario.( administrado de la promocia kaj organiza afero)

5. Akceptis ke la balancon de nia financo malkovru sur nia retpaĝaro post ĉiu Komuna Konferenco kiel jara rezulto.

6. Por ke ni bone apliku EO-n aldonu la funkcion sur la retpaĝaron de IKEF ( https://ikef-esperanto.net ) tiel, ke sur ĝi :pagita membra paĝo ( interŝanĝejo: individuaj informoj kaj novaj produktaĵoj ), aĉeti produktaĵojn, vendi produktaĵojn( nur kompania membro).

7. Akceptis ke ni eldonu printitan valuto-monon ĝis la 4a Komuna Konferenco, por ke ĝin oni povu uzi dum KK kaj ajnaj IKEF-kunvenoj.

8.Okaze de la 3a Komuna Konferenco de IKEF ke donacado troviĝis ke de S-ro Zhu Liron donacis al Mongola Nacia Muzeo; Longa pentraĵo pri histrio de zono kaj vojo de multaj landoj por esperimi longa amikecon inter ĉinio kaj Mongolio.


Subskribo de Prezidanto

Chielismo WANG Tianyi

87 views0 comments

Recent Posts

See All

Dank al viaj simpatioj pro Wuhan...

Ĉiuj IKEFanoj, Nome de IKEF, mi refoje donas la korajn dankojn al samideanaj simpatioj de tutmondaj IKEF-anoj okaze de la Korona viruso en Wuhan, Ĉinio! Ankaŭ kredu la ĉinan potencon kontraŭ la Korona

bottom of page