Karaj, ni bonvenigas vin al la 47a Dimanĉa Kunveno Distra okaze de la Nova Jaro 2022!
Eventualaj programeroj: Salutoj, deklamoj, kantoj, muzikoj, dancoj ktp ktp
(viaj prezentoj estas bonvenaj)!
Dato: 02 januaro 2022;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00)
Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX
Kunvena kodo: 734-3716-2461 (ĉiudimanĉe samas)
Anticipan dankon pro viaj partoprenoj kaj kontribuoj!
IKEF-Estraro

Raporto_47DK Distra_Novjarfesto
Karaj,
La 2an de januaro de 2022 IKEF okazigis sian 47an DK (Dimanĉan Kunvenon) Distran okaze de la Nova Jaro 2022.
Ĝin partoprenis 97 esperantistoj kaj komencantoj el 10 landoj, nome, Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Koreio, Mongolio kaj Vjetnamio.
La kontribuintoj prezentis siajn programerojn jene:
- Enkonduka kaj konkluda paroladoj de IKEF-Prezidanto, s-ro Ĉielismo Wang Tianyi;
- Landaj salutoj;
- Saluto kaj prezento pri IKEF-Koreio, s-ro Nomado Jeong Jae Cheol;
- Deklamo “??????”, s-ro Lazaro ZHAO Jianping el la Ĉina Radio Internacia;
- Deklamo de Esperanto-poezio “Ĉe la nova jaro” de Otto Zeidlitz far de s-ro Enkhee Chimedtseren el IKEF-Mongolio;
- Novjara saluto de s-ino Khorloo Tserendejid el la centra placo de mongola ĉefurbo;
- Kaj la prezentoj de la IKEF-Kursanoj, nome:
- Deklamo:
- Kanto:
- Danco:
Ni kore dankas ĉiujn partoprenintojn kaj la kontribuintojn. Bonfarton, sukcesan laboron kaj feliĉan vivon en la jaro 2022!
IKEF-Estraro