Karaj, ni bonvenigas vin al la 49a Dimanĉa Kunveno!
Temo: 'babidiba - Distra NFT Foirejo'
Preleganto: s-ro Nubo Lim Sung Woo
Dato: 16 januaro 2022;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00)
Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX
Kunvena kodo: 734-3716-2461 (por la jaroj 2022-2023)
Anticipan dankon pro viaj partoprenoj kaj kontribuoj!
IKEF-Estraro

Karaj,
La 16an de januaro 2022 okazis la 49a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF kun 53 partoprenantoj el diversaj landoj, ekzemple, Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo ktp. Laŭ definita plano, la temo de la kunveno estis “babidiba-Distra NFT Foirejo: Komerca enkonduko” pri kio prelegis s-ro Nubo Lim Sung Woo el Koreio.
Li klarigis pri sia prelego jene:
“Mi kaj mia teamo preparas la komercon dum multaj jaroj, kaj en novembro de la pasinta jaro ni malfermis la babidiba NFT Marketplace.
Fakte, la merkato por NFT kaj blokĉena teknologio kreskas rapide tutmonde. Aliflanke, multaj homoj ankaŭ esprimas zorgojn. Tamen, ni vidas estontan potencialon en tiu teknologio, kaj la rezulto estas babidiba. Mi kredas, ke doni honestecon kaj fidon estas la ŝlosilo por komerco kun nova teknologio. Ankaŭ la korea registaro komence tre zorgis, sed nun ĝi ŝanĝiĝas al pozitiva sinteno. Aparte, Pusano estis nomumita kiel NFT kaj specialzonurbo. Plej verŝajne vi malfacilas kompreni pri NFT-oj. Mi pensas, ke ĝi similas al la fruaj 2000-aj jaroj, kiam ĉiuj malfacilis kompreni la Interreton.
Por klarigi NFT kiel eble plej facile, datumoj al kiuj estas aplikata NFT-teknologio ne povas esti kopiitaj aŭ hakitaj. Kiel rezulto, NFT-oj nur ekzistas en la unua eldonita kvanto interrete. Homoj prezos, vendas kaj revendas la bildojn kaj informojn al kiuj la NFT-teknologio estas aplikata, kaj la prezo de la NFT altiĝos. Surbaze de tia teknologia fundamento, ni evoluigis distran NFT-platformon nomitan babidiba.com kaj komencis la servon. Nuntempe, ĉirkaŭ 30 artistoj partoprenas en babidiba, kaj la nombro de artistoj rapide kreskas. Ni aplikis pli altnivelan teknologion por ebligi biletojn, videojn kaj muzikajn servojn ene de la NFT. Kaj ili evoluos plu.
Nuntempe, niaj kompanioj ekzistas en Koreio, Tajlando kaj Singapuro. Kaj ni planas vastigi nian servon al aliaj landoj.
Ni planas okazigi la babidiba NFT+Metaverse-ekspozicion ĉe la galerio en Seulo en marto de ĉi tiu jaro. Multaj artistoj jam antaŭĝojas pri ĝi.
La babidiba estas titolo de la platformo, kaj Cultiplan estas nomo de la kompanio.
Cultiplan kreskos la babidiba platformon ĉirkaŭ NFT, dum Cultiplan ankaŭ faras la metaverson, financan sistemon kaj tutmondajn merkatajn areojn. Ni konstante serĉas partnerojn por kunhavi bonan vizion, kaj ni strebas kreski kune kun ili.
Vi povas vidi la prelegmaterialon (PDF), flugfolion (PDF) kaj la retejon ĉe la ligilo malsupre.”
La ligiloj sube estas indikitaj pri la projekto, do vi bv detale informiĝi pri ĝi.
La prelegmaterialo: http://cultiplan.com/babidiba/Prelegmaterialo_pri_babidibaNFT_v1.pdf
Flugfolio: http://cultiplan.com/babidiba/babidiba_Flugfolio_Esperanto_m.pdf
babidiba - Distra NFT Foirejo: https://babidiba.com
Cultiplan retejo (Esperanto): http://cultiplan.com/eo.index.html
Do, ni multe dankas la preleginton kaj lian teamon, kaj ankaŭ ĉiujn partoprenintojn de la 49a DK.
IKEF-Estraro