Karaj, ni bonvenigas vin al la 51a Dimanĉa Kunveno de IKEF!
Temo: Printempa festo – Ĉina tradicia novjara festo;
Preleganto: s-ro Longarko Zhang Changsheng;
Dato: dimanĉe, 30 januaro 2022;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00)
Platformo: https://voovmeeting.com/
Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX
Kunvena kodo: 734-3716-2461 (por la jaroj 2022-2023)
Iom pri la festo:
Kiel vi scias ke en Ĉinio vaste celebras la Printempan feston laŭ la luna kalendaro. Ĉinaj familioj delonge preparas al la festo kaj pro la festo okazas enlanda granda veturado, kvazaŭ “homa inundo” tra la lando. Dum la 51a DK vi detale informiĝos pri la ĉina specifa tradicio de la festo.
Multaj landoj en Orientazio, krom la Gregoria kalendaro, sekvas ankaŭ la lunan kalendaron kaj vaste festas sojle de la jaro: la kuranta (malnova) kaj la nova.
Laŭ la kalendaro ĉina, korea, vjetnama, butana ktp la orienta novjaro komenciĝos la 1an de februaro 2022; sed laŭ la mongola kalendaro ĝi komenciĝos la 2an de februaro en Mongolio kaj en Burjatia, Kalmukia, Altaja kaj Tuvia respublikoj de Rusa Federacio; kaj eĉ pli malfrue laŭ la tibeta kalendaro ĝi komenciĝos la 3an de marto 2022. Bonvenon al nia kunveno kaj bone informiĝu pri la temo!
Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro