Karaj, ni bonvenigas vin al la 68a Dimanĉa Kunveno de IKEF!
Temo: Pri eblecoj studi en kanadaj universitatoj: komerca/ekonomia aspekto
Preleganto: s-ro Johano Huang (IKEF-Nordameriko)
Dato: dimanĉe, 5 junio 2022;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00)
Platformo: https://voovmeeting.com/
Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX
Kunvena kodo: 734-3716-2461 (por la jaroj 2022-2023)
Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro
PS-1: Karaj, ni invitas vin prelegi/prezenti por niaj venontaj dimanĉaj kunvenoj pri ajnaj temoj rilate al komerco, ekonomio, ekonomiko, merkatiko, ekonomia ĵurnalismo kaj juro ktp ktp (aŭ pri ekonomia/komerca aspekto de iu ajn kampo)! Dankon!
PS-2: Ekde 12 junio 2022 ni okazigos la regulajn kunvenojn tra Zoom (kaj samtempe tra Voov) por ke la kunvenoj pli internaciiĝu kaj pli da homoj partoprenu la eventojn.