KEF bonvenigas vin al la 9a DK!
Dato: Feb 28, 2021, 12:00 PM Grenviĉa horo.
Preleganto: s-ro Vojaĝisto ZHAO Dezhi el Ĉinio
Temo: Komerco en Medicina Aparato
Retaliro al la unua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/74492745187?pwd=c2RodTF1VlcxR1NweUM2dkt2ZUJuUT09
Ĉambro: 744 9274 5187
Ŝlosilo: 210228
Dato: Feb 21, 2021 12:50 PM Grenviĉa horo.
Retaliro al la dua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/74616394675?pwd=dDltcTRtVExtQVhwYm9ubnErNllNQT09
Enirkodo: 746 1639 4675
Pasvorto: 210228
Via prelego pri komerco aŭ turismo ankaŭ estas bonvena por venontaj Dimanĉaj Kunvenoj (DK)!
Ĉielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF
http://www.ikef.info
Retpoŝto:chielismo@hotmail.com
Tel.: +86.15009245863 Skype: chielismo

Karaj,
La 28an de februaro de 2021 okazis regula kunveno de IKEF t.e. dimanĉa kunveno kun 24 partoprenintoj el Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Irano, Koreio kaj Mongolio.
Dum la kunveno ĉina IKEF-ano s-ro Vojaĝisto Zhao Dezhi prezentis pri sia komerco en kampo de medicina tekniko. Li okupas pri medicinaj mikroskopoj delonge ĉe la firmao pri optikaj aparatoj en la urbo Chongqing-Jiangnan ekde 1985. La entrepreno estas lanĉita en 1952 kun nomo Xi’Nan Optika Ekspermimentejo kaj la nomo estas ŝanĝita en 1997 kiel “Optika fabriko de Chongqing-Jiangnan” Nun li estas direktoro de la firmao.
Ili vendas la mikroskopojn (komercaj markoj Olimpus kaj Zeiss): biologiaj (plurmediaj); fluoreskajn (operaciajn); mallarĝlumajn (metalografiajn) ktp, por hospitaloj, universitatoj kaj lernejoj kaj la firmao riparservas post la vendado. Lia prelego interesis multajn partoprenantojn kaj aperis multe da demandoj. Tra Ĉinio multe da hospitaloj, universitatoj kaj lernejoj uzas la diversajn mikroskopojn venditajn de la firmao. Nun ili celas kunlabori kun eksterlandaj partneroj. Se vin interesus la temo, bv turnu vin al la firmao aŭ IKEF-Ĉinio. Lia prezentaĵo estas surretigita sur la retejo de IKEF: www.ikef.info.
Nia sekva, la 10a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos en venonta dimanĉo, la 7an de marto (je la horoj 12:00-12:40 kaj 12:50-13:30 laŭ Grenviĉa zono).
Bonvenon al nia renkontiĝo! La retaliraj informoj estos baldaŭ.
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝoj: “IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio” kaj “Komerco”;
- Facebook-grupoj: “Komerco helpe de Esperanto” kaj “Ekonomia Esperantismo”;
- Wechat-grupoj: “Monda komerco” kaj “Monda turismo”.