En la 44a DK (12 decembro 2021) ni festos Zamenhof-Tagon.
Ni bonvenigas viajn distrajn programerojn: kantojn, dancojn, deklamojn, ludojn, kuirartojn, magiojn ktp ktp.
Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071 Karaj IKEFanoj, Ĉu vi estas preta por via salutparolo kaj prezento? Se vi ankoraŭ ne, tuj preparu kaj anonci al Enhkee, vicĝ.sekr.de IKEF, mi petas. Alie, mi kunsendas mian prelegaĵon montritan en AMO79-IKEF pasintdimanĉa la 5an de Dec.2021. Laŭ mi necesas vasta kontakto kaj koresponado por prepari iun ajn komercon. Pro tio via prezentado al aliaj IKEF-anoj estas utila por venonta ŝanco.
La komerco estas plej pacienca profesio en la mondo.
Chielismo WANG Tianyi Prezidanto de IKEF http://www.ikef.info
Raporto_44DK_Zamenhof-Tago
Karaj,
La 12an de decembro 2021 IKEF okazigis sian 44an DK (Dimanĉan Kunvenon) omaĝe al la 162a datreveno de doktoro L.L.Zamenhof. La kunveno estis distra kaj ĝin partoprenis 104 esperantistoj kaj komencantoj el 10 landoj, nome, Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Turkio kaj Vjetnamio.
La kontribuintoj prezentis siajn programerojn jene:
- Enkonduka kaj konkluda paroladoj de IKEF-Prezidanto, s-ro Ĉielismo Wang Tianyi;
- Salutparolado de s-ro LEE Jungkee, Prezidanto de la Seŭla Esperanto-Kulturcentro (iama estrarano de UEA kaj iama prezidanto de la Azia Komisiono);
- Himno “La Espero” (Siana Esperanto-Asocio faris belan videaĵon je la himno kaj prezentis ĝin);
- Deklamo “La Tagiĝo”, s-ro Lazaro ZHAO Jianping el Ĉina Radio Internacia;
- Prezentoj el Koreio: Kanto “La Vojo” s-ino Amira Chun; kanto “Al Zo” la Korea Virtuala Koruso kun Amira;
- Deklamoj de instruistinoj de la Dongfang Lernejo kaj s-ino Fabina YU Ximei, Ĉinio;
- Deklamo de s-ro Fabricio Valle, Brazilo;
- Joga danco “Lotuso”, dancistoj de Xinxiang-a Esperanto-Asocio;
- Deklamoj je kelkaj mongolaj proverboj “La Monda Trio” per prezentaĵo en Esperanto kun mongola kaligrafio, s-ro Chimedtseren Enkhee kaj per videaĵo de s-ino Khorloo Tserendejid;
- Kaj la prezentoj de la IKEF-Kursanoj, nome:
- Deklamo: poemo “Mi ŝatas kiam vi silentas”, s-ro Chen Weiqin;
- Kanto: “Jasmeno”, s-ro Zhou Zhiqi;
- Akordion-ludo: “Pasintaj Tagoj”, s-ino Zhao Yingwei;
- Danco: “Sopiro al mia patrino”, s-ino Ma Xiuli;
- Kanto: “Blanka boato”, s-ino Temara Chu Daoyuan;
- Video-prezento: Gongfu kuniklo, s-ino Ning Na Wei;
- Interna Mongola Kanto: “Sovaĝa ansero”, s-ro Chen Changhai;
- Deklamo: “Ni ĝoju”, estimata Budahomo Xiawu Cairang;
Ni kore dankas ĉiujn partoprenintojn kaj la kontribuintojn. Bondezirojn al ĉiuj okaze de la Zamenhof-tago!
IKEF-Estraro