Saluton karaj!
4a DK invitas vian partoprenon! Legu subajn informojn, mi petas.
Prelego kaj diskuto: Irana Komerco kaj Investo
Preleganto: Surush M. prez. de IKEF-Irano
Dato: Jan 24, 2021, 12:00 PM Grenvicha horzono(GTM)
Enira ligilo por la 1a sesio(12:00 -12:40):
https://us04web.zoom.us/j/74417721498?pwd=Vk9vQWhENmhWZ1ZQY1pKZURVaDdFZz09
Enirkodo: 744 1772 1498
Pasvorto: dk210124
Enira ligilo al la 2a sesio(12:50-13:30):
https://us04web.zoom.us/j/76041489197?pwd=QzFid0diQU8rUXoyOUM5UXBPVkcydz09
Enirkodo: 760 4148 9197
Pasvorto: dk210124
Mi ankaŭ atendas aliajn prelegojn por sekvaj ĉiuj Diamancaj Kunvenoj.
Chielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF
Karaj,
La 24an de januaro okazis per Zoom la 4a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF kun pli ol 40 partoprenantoj el Belgio, Ĉinio, Irano, Kanado, Koreio, Mongolio, Polando, Rusio, Svislando kaj Tanzanio.
La temo de la 4a DK estis “IKEF en Irano”. Pri la temo prelegis s-ro Surush Mohammadzadeh, prezidanto de IKEF-Irano.
La lando situas en sud-okcidenta Azio limtuŝante kun Afganistano, Pakistano, Irako, Turkio, Armenio, Azerbaiĝano kaj Turkmenistano. Troviĝas Kaspia maro norde kaj Persia maro sude de Irano. (Teritorio: 1.64 mln.kv.km; loĝantaro: 83.5 mln.) Malgraŭ la lando estas delonge en ekonomia blokado de okcidentaj landoj, tamen irana ekonomio estas sufiĉe forta kaj stabile progresas. Tion pruvas ke tie daŭras ĉiutaga vivo en paca cirkonstanco, landa ekonomio prosperas tute sen ia ajn baro, popolanoj ne mankas nutraĵojn kaj ilia aĉetpovo daŭre normalas, dum 18 monatoj en Irano kurzo de nacia valuto Rialo malkreskis po 1/7 kontraŭ internaciaj valutoj, prezoj de la varoj kaj servoj estas relative malaltaj (oni diras ke la prezoj malaltiĝis 7-oble ol antaŭo, eĉ iuj intencus konstrui tie ian ajn oficejon aŭ fabrikon do li/ŝi elspezos malgrandon 7-oblan kaj tiomoble ŝparos sian monon), tiea merkato estas granda, tial importindaj kaj importendaj var-rezervoj multas kaj ankaŭ inverse Irano mem havas multe da eksporteblaj varoj. Alie, la lando estas sekura kaj nature bela. Tie laboras landa filio de IKEF kun 12 membroj. La filio jam sukcesis eksporti de ĉinaj famaj firmaoj Urovo kaj Smartpeak POS-aparatojn por bankoj 45000 ekzemplerojn; produktas esperantaĵojn kaj T-ĉemizojn kun varnomo (aŭ varmarko) IKEF-IR/Suruŝ kaj ties barkodo kaj retpaĝo; akceptas diverslandajn vojaĝemulojn/komercemulojn kaj Esperanto-karavanojn el Ĉinio 2-foje ktp ktp. Nun ili planas konstrui sian oficejon kaj lernejon en la insulo Kish kaj aliaj laboroj estas en stadio de diskutado. Ni bondeziras al la filio pluan kaj plian sukceson!
Lia prelego intersis multajn homojn kaj li respondis al multaj demandoj kaj la partoprenintoj libere babilis koncerne al Irano kaj IKEF-Irano. Dankojn al la prelegintoj kaj al ĉiuj partoprenintoj!
Nia sekva regula, la 5a DK (Dimanĉa Kunveno) kiel kutime okazos en venonta dimaĉo, la 31an de januaro. Bonvenon al nia renkontiĝo! La retaliraj informoj estos baldaŭ.
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
Jen la prelego de Surush, dankon!