top of page

Nova honora membro de UEA: IKEF-veterano Jose FRANQUESA

Ĉiuj IKEF-membroj,

Nome de IKEF mi donas elkoran gratulon al IKEF-veterano Jose FRANQUESA fariĝanta kiel Honora membro de UEA!

Mi jam konas veteranon Jose FRANQUESA multajn jarojn, kaj eĉ eksportis al li la hidraŭlikan tubon por ok jaroj. Dume li rakontis al mi lian komercando kun japana esperantisto kaj aliaj esperantistoj. Li ja estas avangarda esperantisto uzinta Esperanton por internacia komerco. Lia longjara aplikado de Esperanto por la internacia komerco donas al ni nova generacio pozitivan modelon. Laŭ mi Esperanto estas logika lingvo, kaj havas teorian problemon malpli ol iu ajn nacia lingvo! Sed ĝi havas aplikan problemon pli ol iu ajn nacia lingvo! Pro tio, la aplikado kaj utiligo estas ĝia apenaŭ plej ĉefa temo. Sen la viva aplikado ŝajne Esperanto baldaŭ fariĝos vera utopio. Mi alvokas, ke lernu de  Jose FRANQUESA, kaj komercu per Esperanto por nia tagvivo, ankorau komercu per Esperanto por nia idealo!

Chielismo WANG Tianyi Prezidanto de IKEF

10 views0 comments

Recent Posts

See All

Ĉinaj pagintoj de la jarkotizo por 2024

Pro la indiko de prez. de IKEF ni pubikigas liston de la paginto de jarkotizo el Ĉinio; informo pri pago estas delikate sensitiva, do IKEF petas de vi ĉiuj ke la informo estu nur ene de la federacio,

bottom of page